Por ekscii, kiom da homoj uzas la esperantlingvajn programojn tradukitajn de mi, mi petas vin plenigi malgrandan demandilon.

Kio estas Sunbird?

Sunbird estas kalendara aplikaĵo, kiu estiĝas el la programetendaĵo Calendar de la malnova programpako Mozilla Suite. Kontraŭe al tio etendaĵo Sunbird estas memstara programo, sed ekzistas ankaŭ la kalendara programetendaĵo Lightning por uzantoj de la retpoŝta kaj novaĵgrupa aplikaĵo Mozilla Thunderbird, por kiu intertempe ankaŭ esperantlingva versio ekzistas. En la navigejo maldekstre vi trovas ligilojn al la retejoj de tiu aplikaĵoj el la familio Mozilla, por kiuj esperantaj versioj ekzistas. Por la programido de la iama Mozilla Suite, la aplikaĵo SeaMonkey, bedaŭrinde ankoraŭ ne resp. ne plu ekzistas kalendara etendaĵo, ĉar la iama kalendara etendaĵo Calendar ne estas kongrua al SeaMonkey kaj la etendaĵo Lightning ĝis nun nur funkcias en Mozilla Thunderbird. Estas tamen planoj krei tian etendaĵon ankaŭ por SeaMonkey resp. kongruigi Lightning kun SeaMonkey.

La esperanta versio estas je dispono kiel kompletaj programarkivoj por Vindozo (.zip) kaj Linukso (tar.bz2) kaj kiel lingvopako (.xpi). La lingvopako estas sendependa de iu programplatformo, do vi povas esperantigi per ĝi ekz. ankaŭ Sunbird por Makintoŝo, por kiu mi ne povas disponigi programarkivon.

Detalojn pri la programo vi trovas en la originala anglalingva retejo http://www.mozilla.org/projects/calendar/. Sed ĉi tiu traduko ne estas oficiala, do vi trovas la esperantajn versiojn nur ĉi tie, en ĉi tiu retejo. Sunbird (kiel ankaŭ la etendaĵo Lightning por Thunderbird) estas en pluraj lingvoj, kiujn vi trovas en la ĵus menciita retejo.