Nova: Kalendara aplikaĵo Mozilla Sunbird nun en Esperanto!

Instali la esperantan lingvopakon

  1. Elŝuti la instalotajn dosierojn de Sunbird
  2. Se vi jam uzas Sunbird en la angla aŭ alia nacia lingvo, vi bezonas nur la esperantan lingvopakon por esperantigi Sunbird. Ankaŭ se vi uzas aliajn operaciumojn ol Vindozo kaj Linukso, vi devas elekti ĉi tiun vojon, eĉ se vi volas instali Sunbird la unua fojon.

    • Elŝuti programajn dosierojn de Sunbird

    La anglajn programajn dosierojn de Sunbird vi trovas ĉi tie.

    • Elŝuti la esperantan lingvopakon

    Elŝutu nun la lingvopakon sunbird-0.9.eo.langpack.xpi.

  3. Instali la esperantan lingvopakon
  4. Elŝutinte la programajn dosierojn kaj la lingvopakon kaj instalinte la programon Mozilla Sunbird, vi nun povas instali la esperantan lingvopakon.

    Atentu: La versiaj numeroj de la programo kaj de la lingvopako devas esti la samaj! Aktuale tio estas la versio 0.9.

    Startigu Sunbird (ankoraŭ la originala anglalingva versio) kaj iru al Tools (Ilrimedoj) - Add-ons... (Aldonaĵoj). En la dialogo, kiu malfermiĝas nun, alklaku la butonon Install kaj en la fenestro de la poste malfermiĝanta dialogo iru al la dosierujo, en kiun vi elŝutis la lingvopakon kaj elektu la dosieron sunbird-0.9.eo.langpack.xpi. Alklaku la butonon "Open" kaj nun la instala asistilo aperas. Alklaku "Install Now" kaj la lingvopako estas instalata. Por ke ĝi funkciu, vi devas startigi Sunbird denove.

  5. Ebligi la esperantan lingvopakon
  6. Bedaŭrinde ne estas eble, ke Sunbird aperas esperantlingve post la restarto. Vi devas ebligi tion mem. Por tio estas du eblecoj:

    • Aktivigo en la komanda linio aŭ el la simbola ligilo sur la labortablo

    Se startigas Sunbird el la komanda linio aŭ la simbola ligilo sur la labortablo, vi devas plivastigi la programvojon per la opcio -UILocale eo (ne forgesu la streketon!), do:

    C:\Programoj\sunbird\sunbird.exe -UILocale eo.

    Anstataŭ C:\Programoj\sunbird\ vi memkombreneble devas uzi vian instalvojon. La ekzempla vojo estas vindoza vojo, sed la opcio estas valida ankaŭ por Linukso.

    • La konfigura agordo general.useragent.locale

    La dua ebleco estas iomete kaŝita en la programo. Ĉiu programo el la programserio Mozilla havas kaŝitajn konfigurajn agordojn, kiuj povas esti ŝanĝataj. Sed, ili verdire estas for progresintaj uzantoj. Do startigu Sunbird, iru al la menu "Tools" kaj poste al "Options..." En la malfermita fenestro klaku supre sur la langeton "Advanced" kaj de tie al la langeto "General" (defaŭlta). Alklaku poste la butonon "Config Editor..." Nun malfermiĝas fenestro kun la titolo "about:config", kiu montras diversajn konfigurajn agordojn, el kiuj kelkaj ankaŭ estas atingeblaj el la programa interfaco. Supre estas eniga kampo kun la nomo "Filter:". Enigu tien jenan esprimon (sen citiloj!): "general.useragent.locale". Kaj vi tuj vidos ĉi tiun agordon antaŭ vi. Elektu ĝin per la dekstra musklavo kaj poste elektu "Modify". Aperos malgranda fenestro kun eniga kampo, en kiu troviĝas la teksto "en-US". Anstataŭigu "en-US" per "eo". Alklaku la butonon "OK" kaj forlasu la konfiguran redaktilon kaj la dialogon "Options...". Restartigu Sunbird kaj nun Sunbird startos en Esperanto.